La 13-an de julio la pekina registaro anoncis, ke por
malpezigi trafikan premon en la tempo por iri al kaj reveni de laboro,
Pekino plenumos flekseblan labortempon de la 20-a de julio ĝis la
20-a de septembro.
Sed tiu ĉi anonco ne validas por ĉiunivelaj registaraj
departementoj de Pekino.
Escepte de la lernejoj kaj sociaj grupoj kaj entreprenoj
kiuj respondecas pri la tasko garantii la urbajn funkcion kaj servon,
ĉiuj aliaj ŝtataj entreprenoj komencos laboron je la 9-a horo kaj
ĝin finos je la 17-a, grandaj vendejoj malfermiĝos je la 10-a horo
kaj laŭ bezono longigos sian funkcian tempon, aliaj sociaj grupoj
laboros de 9:30 ĝis 17:30.
Samtempe, la registaro kuraĝigas tiujn entreprenojn
labori per interreto aŭ uzi aliajn flekseblajn labormanierojn.
|