|    La 13-an de julio finiĝis gravurado de la emblemo de 
              la Pekinaj Olimpikoj sur rokmuro en Yunmeng-monto kun alteco de 
              968 metroj super la marnivelo en Miyun-gubernio, antaŭurbo de Pekino. 
              La gravurita emblemo altas 96 metrojn kaj larĝas 76 metrojn.  Ĝi, sankciita de la Organiza Komitato de la Pekinaj 
              Olimpikoj, estas la unua eterna kultura emblemo en la historio de 
              la Olimpikoj.            |