Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Internacia simpozio pri posttertrema rekonstruado inaŭguriĝis en Pekino

La 14-an de julio inaŭguriĝis en Pekino internacia simpozio pri posttertrema rekonstruado, kune okazigita de la Komerca Ministerio de Ĉinio kaj la agentejo de UN en Ĉinio.

Qiu Hong, asistanto de la ĉina komerca ministro, diris en la simpozio, ke la ĉina registaro kaj la ĉina popolo sin ĵetis kun granda devoscio al la rekonstruado en lokoj trafitaj de la tertremo kaj bonvenigas la internacian socion pro iliaj subteno kaj helpo al la rekonstruado.

Khalid Malik, akordiganto de UN en Ĉinio, diris, ke la ĉina registaro montris grandajn respondecemon kaj kapablecon en la kontraŭtertrema savado kaj gajnis grandegan progreson en la rekonstruado de la katastrofitaj lokoj; krome, la internacia socio, neregistaraj organizoj kaj multaj individuoj liveris helpon al savado de la ĉina popolo; ĉi-foja simpozio, en kiu oni interŝanĝas spertojn pri rekonstruado post katastrofo, estas grava por planado de la posttertrema rekonstruado en Ĉinio.