De la 14-a de julio oni ĉiutage raportas pri aera kvalito
de Pekino unuafoje kun publikigo de la polua normo de sulfura dioksido,
nitrogena dioksido kaj partikla materio kun grandeco malpli ol dek
mikronoj. De tiu ĉi tago ĝis la fino de la Pekinaj Olimpikoj oni
povas koni staton de la aera kvalito sur la retejo de la Mediprotekta
Buroo de Pekino <www. bjepb.gov.cn>.
Malsame ol la antaŭa ĉiutaga raporto pri aera kvalito,
oni raportas en la ĉina kaj angla lingvoj poluajn indicojn el la
27 filioj de la observatorio de Pekino, anstataŭ la raporto pri
la averaĝa polua indico de la urbo. Per tiu raporto kaj reta paĝo,
oni povas scii indicon de la aera kvalito ĉe la Olimpikaj stadionoj
kaj en la lokoj, kie ili estas.
 Oni
konigas nur indicon de poluado, sed ne ĝian klason. Se oni volas
informiĝi pri la klaso de poluado, oni povas legi la liston pri
aera kvalito supre maldekstre de la vetera paĝo.
|