La 15-an de julio publikiĝis uniformo de la ĉina teamo
por ricevi premion dum la Pekinaj Olimpikoj. La vesto estas kolorata
ĉefe ruĝe kaj flave kun desegnaĵo pri bonaǔguraj nuboj.
"Ruĝo kaj flavo, ĉefaj koloroj de la vesto, venas
de tiuj de la nacia flago de Ĉinio. Sur la supra vesto ruĝo, flavo
kaj blanko grade ŝanĝiĝas, tio donas fluecan impreson al la vida
senso. La desegnaĵo pri bonaǔguraj nuboj simbolantaj feliĉon estas
nesimetria, tiel ke la nuboj 'leviĝantaj' impresas ritme kaj vigle
por la homa vidado," tiel taksis Ma Jilong, direktoro de la
ekipaĵa centro de la Ŝtata Sporta Administracio kaj tiu de la Komitato
de la Merkata Disvolvado de la Olimpika Komitato de Ĉinio.
La desegnaĵo de la uniformo estas publike elektita
el pli ol 2000 kontribuitaj projektoj.
|