Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

La unua esplora stacio de Ĉinio konstruota sur Antarkto

La 16-an de julio raportisto informiĝis de la gazetara konferenco okazigita de la Ŝtata Oceana Administracio de Ĉinio, ke Ĉinio baldaŭ konstruos la unuan sciencesploran stacion sur la interna kontinento de Antarkto kaj komencos esploradon kaj observadon en la venonta januaro.

Li Haiqing, proparolanto de la Ŝtata Oceana Administracio, konigis, ke la 25-a la ekspedicio de Ĉinio al Antarkto, kiu ekveturos oktobre al la kontinento por konstrui la stacion, kaj la ĉefa konstruado estos finita antaŭ la fino de la venonta januaro.