La
20-an de januaro, 200 tagojn antaŭ la Pekinaj Olimpikoj, debutis
uniformoj de la Pekinaj Olimpikoj kaj la Handikapulaj Olimpikoj.
130 mil homoj portos la uniformojn dum la sportkunvenoj.
Ili konsistas el ruĝaj uniformoj por laborantoj, bluaj
por volontuloj kaj grizaj por teknikistoj. Malsame ol tiuj en la
antaŭaj Olimpikoj, la uniformoj kun la desegno de nubfloko sur la
torĉo de la Pekinaj Olimpikoj spegulas la koncepton de Ĉinio pri
la Olimpikoj.
|