De la 20-a de julio ĝis la 20-a de septembro, Pekino
praktikas trafikajn limigajn rimedojn por garantii la aeran kvaliton
de la urbo. Tiele, la nombro de veturantaj aŭtomobiloj reduktiĝis
ĉiutage al ĉirkaŭ 2 milionoj. Vostogaso ellasita de veturiloj estas
unu el la plej gravaj poluaĵoj en Pekino.
Dume, Pekino kaj siaj 4 najbaraj provincoj, aŭtonoma
regiono kaj municipo kune plenumas portempe la rimedojn por garantii
la aeran kvaliton de Pekino. Multaj specialistoj de mediprotektado
opinias, ke tio helpos atingi la aeran normon dum la Pekinaj Olimpikoj.
|