La 19-an de julio provfunkciis en Pekino 3 novaj metroaj
linioj, konstruitaj laŭ la promeso farita de Pekino ĉe la Olimpika
peticiado.
La tri metroaj linioj longas je 58 kilometroj kaj havas
30 staciojn. Nun en Pekino funkcias 8 metroaj linioj kun la totala
longeco de 200 kilometroj kaj 123 stacioj. Unu el la tri novaj metroaj
linioj, kiu trapasas la zonon de la Olimpika Centro kaj korespondas
kun la Birdnesto, Akva Kubo kaj aliaj konkursejoj, rekte servos
al la Olimpikoj; la alia estas la trunka linio de la nordokcidento
de Pekino al ĝia sudoriento; la tria kondukas al la Ĉefurba Flughaveno,
per ĝi la veturado de la urbocentro al la flughaveno bezonas nur
16 minutojn.
|