Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Protokolo pri landlimo inter Ĉinio kaj Rusio

La 21-an de julio ministroj de Eksteraj Aferoj de Ĉinio kaj Rusio subskribis en Pekino protokolon pri aldona ekspliko pri orienta ĉina-rusa landlima linio kaj ĝian mapon. La Ministro de Eksteraj Aferoj de Ĉinio Yang Jiechi diris, ke tio signifas kompletan difinon de la tuta landlimo kun longeco de 4300 kilometroj inter la du landoj.

Yang Jiechi diris ankaŭ, ke difino de la landlimo inter la du landoj estas reciprok-utila rezulto en politiko. Solvo de la problemo certe faros la landlimon paca, stabila kaj amikeca inter la du landoj. La reciprok-utileco en politiko, efektiva kunlaboro kaj strategiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio atingis senprecedencan nivelon, kaj pacaj kaj amikaj interrilatoj de la du landoj enradikiĝis. La du flankoj konsentis, ke ili devas persiste akceli politikan reciprok-utilecon, fortigi strategian kunlaboron kaj kune antaŭenpuŝi kunlaboron en komercado, fuelo, teknologioj, kulturo ktp, kaj ĉiuflanke altigi normon de la partneraj interrilatoj de strategia kunlaboro de la du landoj.

Rusa eksterafera ministro Sergei Lavrov diris, ke la du landoj klopodas por serĉi metodojn por solvi la landliman problemon surbaze de longtempaj amikeco, paco, stabileco, egaleco, reciprokaj profito kaj estimo, kio faros la landlimon de la du landoj stabila, paca, amika kaj kunlabora ligilo.