La 21-an de julio la Ĉefurba Muzeo en Pekino informis,
ke renkonte al la Pekinaj Olimpikoj, la muzeo pretigas kvin ekspoziciojn,
kiuj malfermiĝos sinsekve de la 23-a de julio.
Tiuj kvin ekspozicioj estas: "Memoro de Ĉinio --
ekspozicio de valoraĵoj pri la 5000-jara civilizacio", "Ekspozicio
de fajnaj kulturaj relikvoj de Pekino", "Ekspozicio de
Yangzi-rivero ", "Ekspozicio de sportoj kaj ludoj en kaj
ekster la Imperiestra Palaco" kaj "Ekspozicio de la sporta
spirito de antikva Grekio".
|