Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉina pentraĵa ekspozicio en UN

La ekspozicio de pentraĵoj de 194 ĉinaj artistoj, titolita per “Unu mondo”, estas montrata en la ĉefstabejo de UN en Nov-jorko. Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, parolis en la malfermo, ke la ekspozicio okazinta antaǔ la inaǔguro de la Pekinaj Olimpikoj helpos interkomprenon kaj amikecon inter la membrolandoj de UN.

La pentraĵoj, eksponataj en kvar fojoj, temas pri karakterizaj konstruaĵoj, historiaj vidindaĵoj, tradiciaj moroj kaj naciaj floroj kaj birdoj de la 192 membrolandoj de UN, kaj pri la agentejoj de UN.

Wang Guangya, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, diris, ke la ekspozicio estas donaco al UN, kaj ankaǔ al la baldaǔaj Pekinaj Olimpikoj, kaj ĝi montras la deziron de Ĉinio komunikiĝi kaj interŝanĝi kulturon kun aliaj landoj.