De la lastaj tri jaroj, la centra kaj lokaj registaroj
de Ĉinio investis entute 2.6 miliardojn da juanoj por konstrui sportajn
instalaĵojn en la kamparo kaj disvolvi la tiean sportan aferon.
En 2005, la ĉina registaro komencis plenumi la projekton
pri kamparana sportado kaj planis investi grandan sumon en kvin
jaroj por konstrui publikajn sportejojn kaj instalaĵojn en 16% da
administraj vilaĝoj. Dum plenumado de la projekto Ĉinio ankaŭ okazigis
kamparan sportan kunvenon kaj faris diversajn klopodojn por riĉigi
postlaboran vivon de kamparanoj kaj antaŭenpuŝi sportadon en la
kamparo.
|