Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉeftero de Ĉinio klarigis la problemon pri la nomo de la taiwan-a teamo al la Pekinaj Olimpikoj

Zhu Muyan, taiwan-a sportisto por la Olimpikoj, kune kun talismanoj de la Pekinaj Olimpikoj

La 23-an de julio proparolanto de la Oficejo pri la Taiwan-a Afero sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio faris paroladon pri la problemo de la nomo de la taiwan-a teamo al la Pekinaj Olimpikoj.

Li diris, ke en 1979 la Internacia Olimpika Komitato (IOK) aprobis rezolucion en Nagojo, Japanio, reakirigante la rajtojn de la Ĉina Olimpika Komitato en si, kaj samtempe nomante la Olimpikan Komitaton sidantan en Taibei per CHINESE TAIPEI OLYMPIC COMMITTEE. De tiam la ĉeftero ĉinigis "Chinese Taipei" al "Ĉina (Zhongguo) Taipei". En 1981 la Taiwan-a Olimpika Organizo konfirmis akcepton de la nagoja rezolucio, kaj ĉinigis "Chinese Taipei" al "Ĉina (Zhonghua) Taipei". Tial formiĝis la du tradukoj.

En Hongkong la du Olimpikaj komitatoj subskribis pakton en 1989. La ĉeftero observis la pakton kaj uzis "Ĉinan (Zhonghua) Taipei" en la kadro de la interkonsento post tio, kaj en aliaj okazoj la version "Ĉina (Zhongguo) Taipei". Lastatempe iuj taiwan-aj amaskomunikiloj kaj homoj opiniis, ke ĉefteraj amaskomunikiloj malobservas la hongkong-an pakton kaj intence ŝanĝas "Ĉinan (Zhonghua) Taipei" en "Ĉina (Zhongguo) Taipei" kaj konfuzas nom-uzadon de la pakto, tio malkonformas al la fakto kaj damaĝas konfidon inter la du flankoj.

Laǔ la hongkong-a pakto subskribita en la 6-a de aprilo 1989, kiam la taiwan-aj sportaj teamoj aǔ organizoj konkursas, kunvenas aǔ agadas sur la ĉeftero de Ĉinio, la gastiganto devas nomi ilin "Ĉina (Zhonghua) Taipei" en presitaj dokumentoj, broŝuroj, poŝtoj, nomkartoj kaj publika parolado.