La 22-an de julio, Yang
Jiechi, ministro de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en Singapuro,
ke plifirmigo kaj plifortigo de la kunlaboroj de la Asocio de Sudorient-aziaj
Landoj (ASOAL) kun Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko konformas
al la komunaj interesoj de tiuj landoj.
En la sama tago okazis en Singapuro konferenco de eksteraferaj
ministroj de "10+3". En la konferenco Yang Jiechi diris,
ke la kunlaboroj de "10+3" plue intimigis reciprokajn
rilatojn inter la sudorient-aziaj landoj, fortigis la konscion pri
regiona kunlaboro kaj la koncepton pri reciproka utilo kaj kuna
venko, alportis praktikan profiton al diverslandaj popoloj, kaj
akcelis la regionajn pacon, evoluon, kunlaboron kaj prosperon. Li
diris, ke la ĉina registaro alte taksas la kunlaborojn de "10+3".
|