 |
Hu
Jintao kaj Qian Xuesen |
Baldaŭ alvenos la ĉina tradicia festo Printempa Festo.
La 19-an de januaro ĉina prezidanto Hu Jintao venis al la hejmoj
de du famaj sciencistoj Qian Xuesen kaj Wu Wenjun kaj esprimis al
ili sincerajn bondezirojn.
97-jara Qian Xuesen estas grava fondinto de spaciala
afero de Ĉinio, kaj 89-jara Wu Wenjun fama matematikisto.
Hu Jintao diris al ili, ke nun la kompartio kaj la popolo
de la tuta lando, gvidate de la spirito de la 17-a Tutlanda Kongreso
de KPĈ, estas penantaj por gajni novan venkon en konstruado de bonhava
socio kun plena memfido. La partio kaj la registaro fortigos subtenon
al baza esplorado, alte atentos kulturi talentulojn de baza esplorado
precipe talentulojn kreivajn, kreos bonan akademian medion kaj antaŭenpuŝos
la bazan esploradon al pli multaj sukcesoj.
|