Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Malfermiĝis Vilaĝo de la Pekinaj Olimpikoj

La 27-an de julio malfermiĝis la Vilaĝo de la Pekinaj Olimpikoj, kaj dum la Olimpikoj 16 mil sportistoj kaj oficistoj el pli ol du cent landoj kaj regionoj loĝos tie.

Je 9:20 de la sama tago grandioza ceremonio de malfermo de la vilaĝo okazis sur la Flaghisa Placo. Ruĝaj pordegoj malfermiĝis, kaj la ĉina sportista delegacio la unua oficiale enloĝiĝis tien.

Post prova funkciado de la vilaĝo en la 20-a de julio, tie jam enloĝiĝis 150 homoj, membroj de avangardaj taĉmentoj de 46 delegacioj.

Je la oficiala ekfunkcio de la vilaĝo startis ankaŭ ĝia kultura aktivado. "Vilaĝanoj" el diversaj landoj ne nur partoprenos konkursojn, sed ankaǔ ĝuos buntan kulturon de Ĉinio kaj aliaj landoj.

De la 27-a de julio ĝis la 27-a de aǔgusto la Pekina Organiza Komitato de la Olimpikoj aranĝos artajn prezentadojn, skulptaĵan kaj metiartan ekspoziciojn, ĉinlingvan kurson kaj similajn sur la Flaghisa Placo.