La 26-an de julio ekfunkciis en Pekino la sistemo de
vicĉefministronivela intertraktado pri fueloj inter Ĉinio kaj Rusio.
Ĉina vicĉefministro Wang Qishan kaj rusa vicĉefministro Igor Sechin
faris interparolon kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri plifortigo
de kunlaborado en fuela kampo inter la du landoj.
Wang diris, ke la kunlaborado en fuela kampo estas grava
enhavo de la strategia kunlaborado inter Ĉinio kaj Rusio. Li esperis,
ke la du landoj kune klopodos, plene elvolvos la rolon de la intertraktada
sistemo, plilarĝigos kaj profundigos la kunlaborojn inter la du
landoj en la kampoj petrol-gasa, nukle-energia, elektra kaj aliaj
por antaǔenpuŝi la disvolviĝon de la dulandaj rilatoj. Li opinias,
ke ĉi-foja intertraktado akiris pozitivajn fruktojn.
|