Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio malfermis la unuan servan plurlingvan retejon por alilandaj islamanoj

La 27-an de julio oficiale malfermiĝis la retejo "Gvidilo pri la Pekinaj Olimpikoj por Islamanoj". Ĝi estas la unua serva plurlingva retejo de Ĉinio por alilandaj islamanoj.

La retejo estas administrata ĉefe de la Ĉina Radio Internacia. Laŭ konigo, post la Pekinaj Olimpikoj, ĝi reprenos sian titolon "Ĉina Gvidilo por Islamanoj" kaj daŭrigos sian servadon al alilandaj islamanoj.