|
Nacia
Stadiono de Tanzanio konstruita de ĉina kompanio |
Lastatempe ĉina registaro publikigis la "Regularon
pri Administrado de Laŭkontraktaj Konstruadoj Eksterlande".
La regularo emfazas, ke dum entreprenado de laŭkontraktaj
konstruadoj eksterlande oni devas protekti ŝtatajn kaj sociajn interesojn
kaj garantii laǔleĝajn rajtojn kaj interesojn de la laborantoj.
Samtempe oni devas observi leĝojn de la lando aǔ regiono, kie okazas
la konstruado, observi kontrakton, respekti lokajn kutimojn kaj
morojn, atenti protektadon de ekologia medio kaj akceli ekonomian
kaj socian disvolviĝon de la loko.
La regularo validos ekde la 1-a de septembro ĉi-jare.
|