Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Malgranda estos eventualeco reguligi konkursan tempon pro aera problemo dum la Pekinaj Olimpikoj

La 29-an de julio Gilbert Felli, plenuma direktoro de la Internacia Olimpika Komitato, diris en Pekino, ke la aera kvalito de Pekino estas pli bona ol tiu, kiun oni imagas. Li opinias, ke malgranda estos eventualeco reguligi konkursan tempon pro aera problemo dum la Pekinaj Olimpikoj.

Pekino estis konstante vualita de nebulo en la pasinta semajno, pro tio iuj alilandaj amaskomunikiloj raportis, ke la aera poluado de Pekino estas ankoraŭ serioza malgraŭ limigo de funkciado de motorveturiloj. Pri tio, Gilbert Felli diris: "Multaj homoj opinias, ke la aera kvalito estas nebona pro malalta travidebleco. Sed ni klare scias, ke tio ne estas poluado, sed nebulo, kaj natura fenomeno."