La
29-an de julio la Internacia Olimpika Komitato (IOK) publikigis
deklaron en sia ĉefstabejo sidanta en Lauzano de Svisio kaj proklamis
restarigi kvalifikon de irakaj sportistoj al la Pekinaj Olimpikoj.
La deklaro diras, ke la Internacia Olimpika Komitato
atingis interkonsenton kun la iraka registaro, ke Irako starigu
portempan sendependan Olimpikan komitaton kaj la oficiala Olimpika
komitato establiĝu almenaŭ antaǔ la fino de novembro ĉi-jare.
 |
Unusola sportistino de
Irako al la Pekinaj Olimpikoj |
Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika
Komitato, diris, ke li esprimas laǔdon al la iraka registaro pro
ĝia klopodo por interesoj de sportistoj, fakte, la Internacia Olimpika
Komitato kaj la iraka registaro ambaǔ esperas vidi irakajn sportistojn
en la Pekinaj Olimpikoj.
|