Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio petas nomon de la tuta mondo por la unua ido de sudĉinia tigro naskita ekster Ĉinio

La 21-an de januaro la Internacia Fondaĵo por Savi Ĉinajn Tigrojn kaj aliaj organizoj kune petis al la tuta mondo nomon por la unua ido de sudĉinia tigro naskita ekster Ĉinio, por instigi la homojn al protekto kaj atento al rara tigrospeco, la sudĉinia tigro, kaj aliaj sovaĝaj animaloj.

La tigrido naskiĝis en la rezervejo Tigro-valo de Johannesburg en Sud-Afriko en la 23-a de novembro 2007. Ĝiaj patrino Cathay kaj patro Woods estas trejnataj tie por poste vivi en la naturo.

La projekto por sovaĝigi ĉinajn tigrojn en Sud-Afriko iniciatita de la Internacia Fondaĵo por Savi Ĉinajn Tigrojn kaj koncernaj ĉinaj kaj sud-afrikaj organizoj komenciĝis en la fino de 2002.