La 31-an de julio Sun Weide, oficisto de la Organiza
Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, diris, ke dum la Pekinaj Olimpikoj
Ĉinio liveros plenan oportunecon al fremdlandaj raportistoj en ilia
surreta raportado pri la Olimpikoj, kaj la raporta kanalo estos
glata.
Li montris, ke same kiel aliaj landoj, Ĉinio laŭleĝe
administras interreton. Laŭ la ĉina leĝo, estas malpermesate dissendi
kontraŭleĝajn informojn pere de interreto. Amaskomunikiloj devas
respekti kaj observi koncernajn leĝojn kaj kodojn de Ĉinio.
|