Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Jacques Rogge laŭdis la preparan laboron de Pekino

La 2-an de aŭgusto la Plenuma Komitato de la Internacia Olimpika Komitato (IOK) okazigis kunvenon en Pekino kaj lastfoje aŭskultis raporton de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj (OKPO) pri preparado de la 29-aj Olimpikoj. La kunveno estis finita antaŭ ol la tempo prikalkulita. "Tio estas pruvo de elstara prepara laboro de OKPO," diris Jacques Rogge.

En la gazetara konferenco post la kunveno Jacques Rogge alte taksis kaj laŭdis la preparan laboron de la gastiganto. Li diris: "IOK ne bedaŭras doni la Olimpiko-gastigan rajton al Pekino. La 8-an de aŭgusto la grandega ĉarmo kaj perfekta prepara laboro anstataŭos ĉiujn debatojn."

Jacques Rogge diris ankaŭ, ke IOK jam ricevis raportojn de la Olimpikaj Komitatoj de ĉiuj landoj kaj regionoj kaj tiujn de ĉiuj internaciaj sportaj asocioj. Ili ĉiuj kontentas pri la prepara laboro de Pekino. Li diris: "Hieraŭ, multaj sportistoj en la Olimpika Vilaĝo diris al mi, ke tiuj ĉi Olimpikoj estos la plej bonaj en la historio. Ankaŭ mi same opinias kiel ili. La Olimpika Vilaĝo estas la plej bona de post la Meksikaj Olimpikoj okazintaj en 1968."

Samtage, IOK, OKPO kaj la Ĉina Olimpika Komitato monhelpis tertreme plagitajn lokojn je 8 milionoj da usonaj dolaroj por helpi konstruadon de sportaj instalaĵoj kaj rekonstruadon de hejmoj.