 |
Infanoj en la ambasadorejo
de Hungario en Ĉinio |
Invitite de la hungara registaro, 50 infanoj de tertreme
plagitaj lokoj veturis la 3-an de aŭgusto al Hungario por konvalesko.
Laŭ konigo de Kusai Sándor, ambasadoro de Hungario
en Ĉinio, la konvalesko daŭras de la 4-a ĝis la 25-a de aŭgusto
kaj oni aranĝos enhavo-riĉajn aktivadojn. Tiuj ĉi 50 infanoj vizitos
famajn pitoreskajn kaj historiajn restaĵojn, partoprenos someran
kampadon, interparolos kun instruistoj kaj lernantoj de lernejo
hungara-ĉin-lingva, kaj ĉeestos la celebran aktivadon en la Nacia
Tago de Hungario. Ŝtataj gvidantoj de Hungario ilin vizitos, kaj
psikoterapiistoj provizos helpon al ili dum konvalesko.
La ambasadorejo organizis por la infanoj aktivadon
en la Pekina Bestĝardeno kaj Ĝardeno de Maraj Bestoj.
|