La 4-an de aǔgusto ĉirkaǔ 1500 fakuloj kaj erudiciuloj
de traduka kampo el pli ol 70 landoj kaj regionoj ĉeestis la inaǔguron
de la 18-a Monda Kongreso de Internacia Tradukista Federacio (ITF)
en Ŝanhajo. La kongreso kun la temo "Tradukado kaj Kultura
Diverseco" estas kune aranĝita de ITF kaj la Tradukista Asocio
de Ĉinio. Tio estas solena kongreso unuafoje okazigita de ITF ne
nur en Ĉinio sed ankaǔ en Azio.
 Wang
Chen, prezidanto de la organiza komitato de la kongreso kaj ministro
de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris en
la malferma ceremonio, ke la kongresa temo plene montras atenton
kaj esperon de la internacia traduka kampo pri konservado de kultura
diverseco kaj antaǔenpuŝo de la homa civilizacio. Dank' al la kunveno
Ĉinio povas esprimi sian deziron disvolvi tradukan aferon, akceli
interŝanĝon de diversaj kulturoj, manifesti la idealon kaj aspiron
de Ĉinio pri paca disvolvado kaj konstruado de harmonia mondo.
En la 4-taga kongreso okazos 4 ĉefaj forumoj kaj 88
filiaj forumoj, en kiuj oni diskutos pri tradukado kaj kulturo,
tradukado kaj edukado kaj tradukado kaj ekonomio.
|