Vespere
de la 4-a de aǔgusto malfermiĝis en Pekino la 120-a Plena Sesio
de la Internacia Olimpika Komitato (IOK). Ĉina prezidanto Hu Jintao
parolis en la malfermo, ke la ĉinaj registaro kaj popolo plenumos
sian promeson, kaj kun plej granda entuziasmo kaj klopodo faros
la Olimpikojn karakterizaj kaj altnivelaj, kaj per tio kontribuas
por antaŭenpuŝi la internaciajn Olimpikajn ludojn kaj konstruon
de harmonia mondo kun daǔra paco kaj kuna prospero.
 Jacques
Rogge, prezidanto de IOK, diris, ke estas signifoplene, ke la Olimpikoj
venis al Ĉinio, kiu posedas kvinonon de la loĝantaro de la mondo.
La Olimpikoj restigos al Ĉinio valoran heredaĵon. Li dankas la ĉinan
popolon pro ilia diligenta laboro por la Pekinaj Olimpikoj.
La plena sesio estas jara kunveno interne de IOK. Ĉi-foje
ĝi okazas en Pekino de la 5-a ĝis la 7-a de aŭgusto.
|