La 4-an de aŭgusto en Kaŝgaro de Xinjiang, nordokcidenta
Ĉinio, okazis perforta atako al limgarda taĉmento, en kiu mortis
16 ĉinaj policanoj kaj vundiĝis 16 ĉinaj policanoj. Ĉeloke estis
kaptitaj du suspektatoj, unu ŝoforo de taksio kaj unu legomovendisto.
Laŭ enketado de la polico, la du suspektatoj faris preparadon
antaŭ ol la atako. Matene de la 4-a de aŭgusto, ili stiris ŝtelitan
kamionon kaj sturmis dedorse al la policanoj, kiuj estis farantaj
matenan ekzercadon, samtempe eksplodigis du eksplodilojn kaj hakis
per tranĉiloj; la du suspektatoj estis kaptitaj ĉeloke.
|