La 5-an de aǔgusto en la Pekina Internacia Novaĵa Centro
okazis gazetara konferenco de la registaro de Hunan-provinco pri
disvolvado de riĉfont-ŝpara kaj medi-amikeca socio en urba konstruado
de la provinco. Provincestro Zhou Qiang diris, ke Hunan investos
17 miliardojn da juanoj por reguligi Xiangjiang, plej gravan riveron
interne de la provinco.
Por protekti Xiangjiang-riveron kontraŭ polucio la
registaro de Hunan-provinco klopodos ĉefe en tri flankoj: unue,
konstrui 113 fabrikojn por trakti eluzitan akvon; due, reguligi
kaj bridi la severe pluajn entreprenojn ĉe Xiangjiang-rivero; trie,
kiel eble plej efike subjungi la agrikulturan surfac-resursan poluon,
por ke la akva kvalito de la rivero estu duaklasa aŭ plibona.
|