Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Brita ĉefministro Gordon Brown finis viziton al Ĉinio

La 20-an de januaro brita ĉefministro Gordon Brown finis viziton al Ĉinio kaj iris al Nov-Delhio de Hindio.

Li diris en gazetara konferenco en Ŝanhajo, ke atingoj de la ĉina ekonomia disvolvo estas atentataj de la mondo, kaj la rilatoj inter Britio kaj Ĉinio disvastiĝis de ekonomia kaj komerca kunlaboro al "nova periodo de dialogo kaj kunlaboro de alta nivelo".

Invitite de ĉina ĉefministro Wen Jiabao, matene de la 18-a de januaro Gordon Brown atingis Pekinon kaj komencis sian 3-tagan oficialan viziton al Ĉinio.