Je la 20-a horo de la 8-a de aŭgusto, 2008, la 29-aj
Olimpikoj solene inaŭguriĝis en la Nacia Stadiono de Ĉinio en Pekino.
La inaŭguron ĉeestis ŝtataj kaj registaraj estroj el
pli ol 80 landoj, 204 membroj de la Olimpika familio, pli ol 16
mil gesportistoj kaj trejnistoj, kaj pli ol 100 mil spektantoj.
Ĉina prezidanto Hu Jintao ĉeestis la inaŭguron kaj
deklaris malfermon de la 29-aj Olimpikoj.
La
inaŭguro estis reĝisorita de fama ĉina reĝisoro Zhang Yimou, kun
kerna parto nomata "Belaj Olimpikoj", kies enhavo elmontriĝis
per "antikva ĉina bildo". La bela prezentado estis multe
laŭdata de la spektantoj.
De la 9-a de aŭgusto komenciĝis ĉiuj konkursoj.
|