La 10-an de aŭgusto ĉina prezidanto Hu Jintao diris
dum la intervidiĝo kun usona prezidanto George W. Bush okazinta
en Pekino, ke Ĉinio volas kune kun Usono plioftigi dialogon kaj
interfluon, racie trakti sentemajn problemojn por garantii la konstruivajn
kaj kunlaborajn rilatojn inter la du landoj en disvolvo daŭra, sana
kaj stabila sur ĝusta vojo.
George W. Bush ĉeestis koncernajn aktivadojn de la Pekinaj
Olimpikoj, kaj gratulis, ke la ĉinaj registaro kaj popolo kontribuis
grandiozan kaj sukcesan Olimpikan inaŭguron.
|