Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉina Popola Banko donacis memorigan metalmonon al IOK

La 11-an de aŭgusto la Ĉina Popola Banko donacis memorigan metalmonon de la 29-aj Olimpikoj al la Internacia Olimpika Komitato (IOK).

Juan Antonio Samaranch, dumviva honora prezidanto de IOK, akceptis la donacojn en la nomo de IOK. Li diris, ke memoriga metalmono estas nemankigebla grava elemento de ĉiuj Olimpikoj. Emisio de metalmono de la 29-aj Olimpikoj montras al la mondo riĉan kulturan enhavon kaj historian tradicion de Ĉinio. IOK metos tiujn ĉi memorigajn donacojn en la Olimpikan Muzeon en Laŭzano, Svislando.

La donacoj inkluzivas 6 orajn monerojn po 1/3 unco, 12 arĝentajn monerojn po unu unco, 2 seriojn da arĝentaj moneroj kaj 2 seriojn da oraj moneroj.