Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio faras striktan patroladon al transmara kablo por garantii telekomunikan sekurecon dum la Olimpikoj

Laŭ informo el koncerna fako de Ĉinio en la 11-a de aŭgusto, de la 8-a ĝis la 24-a de aŭgusto Ĉinio sendas ĉiutage marinspektajn ŝipojn kaj aviadilojn, kiuj faras patroladon en internacia transmara zono por sekureco de klabo kaj en najbaraj maroj por garantii telekomunikan sekurecon dum la Olimpikoj.

Laŭ konigo, internacia transmara kablo portas dissendadon de 80% de taskoj pri internaciaj konkursoj, novaĵaj donitaĵoj, internaciaj interreto kaj telefonado dum la Pekinaj Olimpikoj al proksimume 200 landoj kaj regionoj. Dum la Olimpikoj, koncernaj fakoj de Ĉinio plenforte disvolvas patroladon al transmara kablo kaj liveras telekomunikan garantion al la Olimpikoj.