Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Inaŭguriĝis en Pekino la aktivado "Olimpika Belarto de 2008 "

La 11-an de aŭgusto inaŭguriĝis en Pekino la aktivado "Olimpika Belarto de 2008" kaj okazis la premio-dona ceremonio. Ĝin ĉeestis kaj premion donis Li Changchun, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato (IOK) kaj Juan Antonio Samaranch, dumviva honora prezidanto de IOK.

Kun la temo "Ĉinio·Mondo" kaj la slogano "Arto beligas la Olimpikojn", la aktivado organizita de IOK celas ekspliki per arto la spiriton de la modernaj Olimpikoj kaj konigi la ideon de la Pekinaj Olimpikoj pri "humanismaj Olimpikoj". De la lasta januaro oni kolektis por ĝi ĉ. 10 mil belartajn verkojn el pli ol 40 landoj kaj regionoj, kaj pli ol 800 verkoj estas elektitaj kaj eksponataj dum la Olimpikoj.