La 13-an de aŭgusto usona financa ministro Henry Paulson
speciale venis al la Olimpika Vilaĝo de Pekino por doni al ĝi oran
premion de medi-protektado -- "pioniran oran premion pro elstara
projektado energia kaj media" en la nomo de la Verda Konstruaĵa
Asocio de Usono.
Henry Paulson diris, ke nun pli ol 10 mil sportistoj
ĉeestas konkursojn en la Pekinaj Olimpikoj, kaj la Olimpika Vilaĝo
de Pekino liveras al ili bonajn vivkondiĉojn. La Pekinaj Olimpikoj
estas la plej "verdaj" Olimpikoj pro utiligo de multaj
fuelo-ŝparaj teknologioj.
Chen Zhili, vicprezidanto de la Organiza Komitato de
la Pekinaj Olimpikoj kaj estro de la Olimpika Vilaĝo, diris, ke
la Pekinaj Olimpikoj sufiĉe manifestas la ideojn "verdaj Olimpikoj,
altteknologiaj Olimpikoj kaj humanismaj Olimpikoj", la premio-donado
konfirmis fruktojn de la kunlaborado inter Ĉinio kaj Usono en la
kampo de teknologioj pri senpoluaj fueloj uzataj dum la Olimpikoj.
|