La 13-an de aŭgusto Gilbert Felli, plenuma direktoro
de la Internacia Olimpika Komitato, diris en Pekino, ke taksinte
la procezon plenumitan de la Pekinaj Olimpikoj en la unuaj 5 tagoj,
la Internacia Olimpika Komitato (IOK) estas tre kontenta pri la
konkursejoj kaj servoj.
Tiutage en gazetara konferenco en la ĉefa informa centro
de la Pekinaj Olimpikoj Gilbert Felli diris, ke la Olimpikoj havas
sukcesan inaŭguron; diverslandaj sportistoj, tre kontentaj pri konkursejoj,
trejnejoj kaj trafiko, alte taksas instalaĵojn kaj servojn de la
Olimpika Vilaĝo; ili bone sin prezentis kaj montris altan nivelon
en la konkursoj. Ĉio ĉi pruvis, ke la Olimpikoj iras glate.
|