La 22-an de januaro la Ĉina Interreta Informa Centro
(China.org.cn) sub la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj Searchina,
retejo de Japanio, kune okazigis gazetaran konferencon en Pekino,
ke ili fariĝos strategiaj kunlaboraj partneroj por raporti la Pekinajn
Olimpikojn. Antaŭ la konferenco la du flankoj subskribis kontrakton
pri funkciigo de olimpika retejo en japana lingvo.
 La
kunlaboro utilos ne nur al Searchina por akiri pli da novaĵoj de
China.org.cn, sed ankaŭ al disvastigo de influo de la Pekinaj Olimpikoj
en Japanio kaj oftigo de interŝanĝo kaj kunlaboro de amaskomunikiloj
de la du landoj. Krom olimpikaj raportoj, la du flankoj etendigos
kunlaborojn en aliajn kampojn por respektiva profito.
|