La 14-an de aŭgusto Yu Ping, vicestro de la Pekina
Buroo pri Historiaj Restaĵoj, diris en gazetara konferenco en la
Internacia Informa Centro de Pekino, ke okazas en Pekino pli ol
cent ekspozicioj antaŭ kaj dum la Pekinaj Olimpikoj, kiuj estas
ŝatataj de turistoj ĉinaj kaj alilandaj.
Iuj el tiuj ekspozicioj prezentas distingiĝajn tradiciojn
kaj kulturon de la ĉina nacio, kaj aliaj -- la spiriton de la Olimpikoj.
De la 1-a ĝis la 13-a de aŭgusto ilin vizitis pli ol 1.45 milionoj
da homoj, inter kiuj estas 100 mil turistoj el ĉ. 60 landoj kaj
regionoj.
|