La 17-an de aǔgusto IOK-prezidanto Jacque Rogge ricevis
intervjuon de la franca ĵurnalo "L'equipe". Li opiniis,
ke la gastigo de la Olimpikoj estas perfekta en la unua semajno,
precipe en loĝistiko kaj amaskomunikila servo.
Li diris, ke la Olimpikoj iras glate, la veturiloj akurataj,
la Olimpika Vilaĝo -- bela kaj eleganta, kaj la dissendo -- senriproĉa.
Juĝate je tiuj flankoj, Pekino jam superis kelkajn aliajn Olimpikajn
gastigantojn, ekzemple Atlanta kaj Sidnejo.
Pri regado de la medio, Rogge diris, ke Ĉinio prenis
serion da efikaj rimedoj: ĝi fermis fabrikojn kaǔzitajn poluadon,
limigis veturadon de la aǔtoj kaj malfermis vojojn specialajn por
la Olimpikoj. Ĝis nun plejparto de amaskomunikiloj estas "tre
kontenta" pri la gastigado.
Li taksis ankaǔ la malferman ceremonion de la Olimpikoj.
Li diris, ke multaj opiniis ĝin la plej bela malferma ceremonio
en la Olimpika historio. "Ĝis nun ĉio glate iras, kaj mi faros
finan juĝon ĉe ĝia fermo."
|