Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Samaranch intervidiĝis kun membroj de la Olimpika Junulara Kampadejo

Ĉ. 130 ĉinaj junuloj el la Olimpika Junulara Kampadejo interparolis vid-al-vide kun Juan Antonio Samaranch, dumviva honora IOK-prezidanto.

Samaranch diris, ke la tertremo okazinta en Sichuan maltrankviligis la tutan mondon. IOK monhelpis savadon post la tertremo per kvar milionoj da usonaj dolaroj. Dank’ al kunlaboro de multaj landoj, Ĉinio trapasis la malfacilajn tagojn kaj venkis multajn malfacilojn. La kontraǔ-tertrema savado montris, ke Ĉinio estas granda lando kaj ĝia popolo -- granda popolo.

Samaranch diris ankaǔ, ke la Olimpikoj sukcesas pro bona gastigo kaj bona rikolto de la ĉina delegacio. Nun Ĉinio troviĝas en la unua loko en la medala listo kun la plej multaj oraj medaloj.

La kampadejo, kune okazigita de la Ĉina Junulara Federacio kaj la Kunordiga Grupo de Volontula Laboro de la Pekinaj Olimpikoj, havas la sloganon "Realigi la Olimpikan sonĝon kaj harmoniigi Ĉinion". La partoprenantoj aĝas 14-18 jarojn. Inter ili 60 venis el la tertremo-trafitaj provincoj Sichuan, Gansu kaj Shaanxi.