 |
Sun Haiping, trejnisto
de Liu Xiang |
La 18-an de aŭgusto Anna Legnani, vicestro de la Internacia
Asocio de Atletika Federacio (IAAF) pri ĵurnalismo kaj ĵurnalista
oficisto de la atletika programo de la Pekinaj Olimpikoj, diris,
ke ŝi esprimas respekton kaj laŭdon al ĉinaj trejnistoj pro tio,
ke ili frontas al amaskomunikiloj tuj post malsukceso de ĉina sportisto
Liu Xiang.
En la 18-a ĉina sportisto Liu Xiang, pro kalkana vundiĝo,
rekte sin tiris el la konkurso de 110-metra hurdokurado kaj 20-minutojn
poste, Feng Shuyong, ĉeftrejnisto de la ĉina atletika teamo kaj
Sun Haiping, trejnisto de sportisto Liu Xiang, respondis demandojn
de raportistoj en gazetara konferenco.
Anna Legnani diris, ke trejnisto Sun Haiping kaj la
Ĉina Atletika Asocio havas grandan kuraĝon, sub tia premo, ili rapide
okazigis gazetaran konferencon kaj respondis demandojn de raportistoj,
tio estas malfacila por ili.
|