Pri
eksiĝo de pakistana prezidento Pervez Musharraf kaj situacio de
Pakistano, Qin Gang, proparolanto de la Eksterafera Ministerio de
Ĉinio, diris la 19-an de aǔgusto, ke Ĉinio sincere esperas, ke Pakistano
tenos stabilecon politike kaj disvolviĝon ekonomie.
Qin diris, ke la supre menciita ŝanĝiĝo estas interna
afero de Pakistano. Dum sia oficperiodo, prezidento Musharraf ludis
gravan rolon en disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Pakistano.
Ĉinio pozitive taksas tion.
Li diris ankaǔ, ke Ĉinio esperas kaj kredas, ke sub
la kuna klopodo de Ĉinio kaj Pakistano la amikaj kunlaboraj rilatoj
de la du landoj daǔre disvolviĝos.
|