La 19-an de aŭgusto ĉina prezidanto Hu Jintao intervidiĝis
en Pekino kun bulgara prezidento Georgy Parvanov, kiu faras viziton
al Ĉinio.
Hu Jintao diris, ke sportistoj de Ĉinio kaj aliaj landoj
kaj regionoj, inkluzive de Bulgario, montras altnivelan konkurso-kapablon
en la Pekinaj Olimpikoj. Ĉinio kredas, ke la Pekinaj Olimpikoj certe
estos Olimpikoj kun propraj trajtoj kaj en alta nivelo. Parvanov
sincere deziras plenan sukceson al la Pekinaj Olimpikoj.
Hu Jintao diris ankaǔ, ke en la venonta jaro estos
la 60-jariĝo de establiĝo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.
Tio estas grava mejloŝtono de disvolviĝo de la rilatoj inter la
du landoj. Okaze de tio Ĉinio volontas kune kun Bulgario profundigi
inter si kunlaboron.
Parvanov esperas, ke la du landoj tenos kontaktiĝon
inter altranguloj, fortigos ekonomian kaj komercan interŝanĝojn,
akcelos kulturan interŝanĝon kaj intime kunlaboros kaj subtenos
unu la alian en internaciaj kaj regionaj aferoj.
|