Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Sian 50-jariĝon celebros la Ningxia-a Hui-nacia Aǔtonoma Regiono

Wen Jiabao, ĉina ĉefministro, inspektas en Ningxia, la 15-17-an de aǔgusto, 2008.

La 20-an de aǔgusto okazis en la Internacia Novaĵ-centro, Pekino, gazetara konferenco pri la 50-jariĝo de la Ningxia-a Hui-nacia Aǔtonoma Regiono. En la konferenco Chen Jianguo, sekretario de la Partia Komitato de la Ningxia-a Hui-nacia Aǔtonoma Regiono, diris, ke la regiono celebros sian 50-jariĝon septembre.

La aǔtonoma regiono fondiĝis en la 25-a de decembro, 1958. Wang Zhengwei, prezidanto de la regiono, konigis, ke Ningxia multe ŝanĝiĝis en la pasintaj 50 jaroj: Ĝia totala produkto-valoro altiĝis de 329 milionoj da juanoj en 1958 al 88.92 miliardoj da juanoj en 2007; en la sama periodo la loka financa enspezo kreskis de 37 milionoj da juanoj al 8 miliardoj da juanoj. 50 jarojn antaǔe la ŝtato devis doni grenon al Ningxia por manĝado de la tieaj loĝantoj, sed hodiaǔ la regiono eksportas grenon. Malfermiĝis modernaj industrioj de energio, kemio, novaj materialoj, ekipaĵo-fabrikado, kaj prilaboro de agrikulturaj produktaĵoj kaj flankokupaj produktaĵoj. Ĝia pokapa elektro- kvanto nun okupas la unuan lokon en la tuta lando kaj ĝia pokapa karbo-kvanto -- la trian.