La 19-an de aŭgusto Jacques Rogge, prezidanto de la
Internacia Olimpika Komitato, faris inspektadon en la Olimpika Vilaĝo
en la urbo Qiangdao, Shandong-provinco. Li diris, ke Pekino multe
levis la kriterion de la Olimpikoj, kaj estante prezidanto de la
Internacia Olimpika Komitato, li esperas, ke la Pekinaj Olimpikoj
estos la plej kontentigaj.
Rogge opinias, ke en la Pekinaj Olimpikoj multaj sportistoj
renovigis la mondajn rekordojn, pro tio Pekino estas la loko, kie
oni povas realigi sian belan sonĝon. Li diris ankaŭ, ke partopreno
en la Olimpikoj estas granda feliĉo en la vivo.
|