En la lastaj tagoj neĝas en plejpartaj regionoj de
Ĉinio kaj la temperaturo multe malaltiĝis. La 21-an de januaro la
ĉina registaro postulis koncernajn departementojn efektive protekti
sekurecon de la vivo kaj havaĵoj de la popolanoj kaj maksimume redukti
perdon.
De la 15-a ĝis la 21-a de januaro, centra Hunan-provinco
suferis grandan neĝon, kiu ne aperis jam en multaj jaroj, kaj tio
kaŭzis rompiĝon de elektra reto. En la 20-21-a en okcidenta Sichuan-provinco
falis neĝo, la plej granda en la lastaj dek jaroj, kaj ankaŭ en
Hubei-provinco daŭre pluvas kaj neĝas de la 12-a.
|