La 21-an de aǔgusto novajn komitatanojn elektis la
Sportista Komitato de la Internacia Olimpika Komitato (IOK). Ili
estas Moon Dae-sung de la Korea Respubliko, ĉampiono de taekvondo
en la Atenaj Olimpikoj, Alexander Popov de Rusio, emerita naĝ-sportisto,
germana skermisto Claudia Bokel, kaj Yunmilka Ruiz Luaces, kuba
sportisto de flugpilko. Ilia oficperiodo estas ok jaroj, kaj ili
aǔtomate fariĝos IOK-membroj.
|