Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Solene fermiĝis en Pekino la 29-aj Olimpikoj

La 24-an de aŭgusto okazis en la Nacia Stadiono de Ĉinio ferma ceremonio de la Pekinaj Olimpikoj. Ĝin ĉeestis Hu Jintao, Wen Jiabao kaj aliaj ĉinaj gvidantoj, IOK-prezidanto Jacques Rogge, Juan Antonio Samaranch, dumviva honora prezidanto de IOK, gvidantoj, honoraj gastoj, sportistoj kaj trejnistoj el diversaj landoj.

Pli ol 10 mil sportistoj el 204 landoj kaj regionoj faris intensajn konkursojn en la pasintaj 16 tagoj, kreis 38 mondajn rekordojn kaj 85 Olimpikajn rekordojn. Multaj landoj kaj regionoj unuafoje gajnis Olimpikajn medalojn.

Jacques Rogge diris en la ferma ceremonio, ke ĉi tiuj Olimpikoj estas vere brilaj kaj nekompareblaj, kaj la pasintaj 16 tagoj estos gravuritaj por ĉiam en nia koro. En la nomo de IOK, li dankis la ĉinan popolon, ĉiujn volontulojn kaj la Organizan Komitaton de la Pekinaj Olimpikoj. Post tio, Rogge deklaris fermon de la Pekinaj Olimpikoj kaj alvokis al ĉiuj renkontiĝi en la 30-aj Olimpikoj en Londono post 4 jaroj.